Afganio estas unu el malriĉigitaj malplej evoluigitaj landoj, nome unu el plej malriĉa de la mondo pro jardekoj de milito kaj sekva manko de eksterlanda investado. En 2014, la MEP de la lando estis ĉirkaŭ 60.58 mil milionoj da usonaj dolaroj kun interŝanĝa indico de 20.31 mil milionoj da usonaj dolaroj, kaj la MEP por person estas de 1,900 usonaj dolaroj. La eksportoj de la lando totalis 2.7 mil milionoj da usonaj dolaroj en 2012. Ties sendunga indico estis en 2008 ĉirkaŭ 35%.[1] Laŭ informo de 2009, ĉirkaŭ 42% el la loĝantaro vivas el malpli ol 1 usona dolaro tage.[2] La lando havas malpli ol 1.5 mil milionoj da usonaj dolaroj en ekstera ŝuldo.[1]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search